Kiel subteni la asocion ?

 

 

Tiu projekto konsistas en la kunligo inter la homeca idealo de esperanto kaj sociala aspekto por proponi al interesataj gejunuloj, integrighon en la socion. Pere de profesi-nivela esperanto-konpetento, kiun ni transdonas al ili, ili rajtas esti dungitaj de la asocio mem por ke ili estu ambasadoroj pri esperanto kaj ghiaj valoroj al la ghenerala publiko

Se tio plezurigas al vi, ne hezitu, subtenu tiun projekton farighante ghiaj mon-subtenantoj. Sed ankorau pli bone estus, ke vi agados ene de via lando au de via urbo por ke sama projekto starighu en alia lando de Europo ał de alia kontinento. Dank'al via monhelpo, vi samtempe helpos kelkajn gejunulojn por ke ili trovu laboron sed ankau vi ebligos la disvolvighadon de tiu grandvalora kaj homeca ideo: starigi lingv-ponton inter homoj.
Krome, vi profitos fiskan rabaton (almenau se vi pagos impostojn en Francio), char tiu asocio estas agnoskata kiel asocio kun filantropa karaktero, kiu samtempe ebligas dialogon inter la diversaj kulturoj.

Efektive, la asocio Sociala Integrigho Kaj Esperanto kongruas kun iu legha kadro starigita de la ghenerala kodo de la francaj fisk-servoj,kiuj rekonas al kelkaj asocioj la chi-subajn karakterojn :


  • Filantropan karakteron


  • Kulturan karakteron

Per via mon-donaco, vi helpos Esperanton por ke ghi disvastighu en Francio aparte, sed ankau vi helpos kelkajn gejunulojn ege intesighantajn pri Esperanto, kiuj estos montrintaj sian intereson,lernante la lingvon ghis kapablec-nivelo, deviga kondicho por ke ni dungu ilin.
Tiamaniere, ili ne plu estos senlaboruloj, sed ili laboros profesie por kaj per Esperanto la tutan labor-tagon.
Finfine, vi profitos fiskan rabaton je 50% de via donaco, kalkulita de maksimume 10 % de viaj impostaj enspezoj. Fiska atestilo estos automate sendita al vi, kiam via donaco estos almenau je 23 €uros).
Se ghi malsuperas tiun sumon, ni sendos al vi la atestilon nur se vi petos ghin. Vi ankau povas anighi che nia asocio, pagante jaran kotizon je 16 €uroj. Tiel; vi rajtos cheesti la Gheneralan Asembleon kiel la mon-subtenantoj, sed chefe vi aktive partoprenos ghin, vochdonante la diversajn rezoluciojn.

Niaj adresoj situas en la rubriko Por kontakti nin, kiun vi povos legi, alklakante sur la ligilo.

reiro al enhavo-pagho